Podobné příspěvky
Dráček
V malém dračím království, Drakonii, žila dračí rodinka: maminka Rozálie, tatínek Julius a kluk Dudek. Všichni dráčkovi říkali něžně Dudla….
Královská odměna
Bylo to v Anglii na břehu řeky Temže, mladý námořník přivazoval svou loď ke kůlu na břehu řeky, když zaslechl:…
Změna termínu semináře
Byly doby, kdy kavalíři lákali slečny na sbírku motýlů. Uteklo pár let a jedna babka láká esperantisty na sbírku exotických…
Komenský
by z nás měl radost aneb Esperanto hrou. Jednou fotografií se vrátím do včerejška. O zábavu i poučení se postarala…
Tvůrčí Skokovy aneb Příjemné papírování.
Jsou na světě i lidé, kteří se živí prací a ti by si museli vzít dovolenou nebo si čas ztrávený…
Jeden komentář
Komentáře jsou uzavřeny.


La printempo en Skokovy en Ĉeĥa paradizo okazis jam kvardekduan fojon de la 20-a aprilo ĝis la 26-a de aprilo 2015.
Belan sunan veteron ĝuis entute 29 homoj, kiuj venadis aŭ foriradis laŭ siaj ebloj kaj interesoj. Ĉar inter ni estis Jadwiga Zakrzewaka el Pollando, ni penis konstante uzi „nian lingvon“ kaj ne krokodili. Aperis por paroligi sin du novulinoj.
Prelegoj preparis Jindřiška Drahotová, Viktor Dvořák, Miroslav Smyčka, Pavla Dvořáková. Petro Chrdle parolis pri siaj travivaĵoj en orientaj landoj. Ni multe kantis kaj Pavla kun Jarka Malá registris kantojn kaj voĉajn prezentadojn.
En urbodomo en Mnichovo Hradiště akceptis kvar el ni Ondřej Lochman – urbestro, fluante parolanta la polan lingvon. La renkontiĝo estis tre agrabla. Ni vizitis ankaŭ statuon de Václav Budovec, pri kia vojaĝo al oriento ni aŭdis dum prelego je la pasinta vespero. La ekskurso direktis al „Kopicův statek“ en rokan valon kun malnovaj reliefoj.
Alian ekskurson ni aranĝis piede tra herbejoj al vilaĝo Žďár, kie en pitoreska domo vivas artistino pri ceramiko – sinjorino Baladránová. Ĉiun tagon antaŭ vespermanĝo ni kreadis suvenirojn, tre diversaj sub gvido de Eva Pánková.
La venonta seminario okazos de 19-a oktobro, jam nun vi povas aliĝi. drahotova@esperanto.cz